Kiel atingi min

aŭte

Por plej facile trovi min, mi rekomendas de ĉiuj flankoj veturi al A661, elveturejo Offenbach-Kaiserlei. Se vi venas de direkto Darmstadt, vi plej bone atingas ĝin elveturante de A5 ĉe Langen/Mörfelden al direkto Langen, preterpasante tiun urbon ĝis A661. Alikaze uzu la kruciĝon Offenbacher Kreuz aŭ Bad Homburger Kreuz; la elveturejo troviĝas inter ili.

Elveturinte vi trafos en cirklan veturejon. Forlasu ĝin en direkto de Frankfurto. Tiu strato estas rekta kontinuo de Deutschherrnufer. Ĉar en la parto, kie mi loĝas, Deutschherrnufer estas piedira strato, vi estos iomete antaŭe (ĉ. 2 km de la aŭtoŝoseo) devigata turni maldekstren kaj tuj ree dekstren sub fervojan ponton. Poste ie enveturu dekstre (estas pluraj ebloj) kaj serĉu parklokon. Atentu, ke ĉiam unu flanko estas markita por "Bewohner" (= enloĝantoj kun permesilo). Mia domo estas ĉe la angulo Zum Laurenburger Hof / Zum Brommenhof; sed pli bona ŝanco trovi parkejon estas proksime al la fervojo.

Se vi ne trovas lokon, haltu rekte antaŭ la enirejo de mia domo ĉe la fino de Zum Brommenhof (mallonge, ĉar vi blokas elveturejon de subtera garaĝo), voku min, ni elprenos la pakaĵojn, kaj mi montros parkejon ĉe la alia riverbordo.


Ho, mi eraris. Mi ne venos aŭte

al mia ĉefpago