Kiel atingi min

aviadile

flughaveno Frankfurt

Malsupre en "Terminal 1" troviĝas haltejo por regionaj trajnoj ("Regionalbahnhof"). Iru al kajo 1 kaj tie veturu per linio S8 aŭ S9 ĝis Mühlberg (ĉ. 20 minutoj). Eliru al direkto de la tramhaltejo kaj iru dekstren laŭ la tramreloj ĝis la sekva haltejo (aŭ veturu tien per tramo). Kontinuu rekte laŭ tiu strato (ne plu sekvu la tramon) kaj vi tre baldaŭ atingos grandan kruciĝon. Eniru duon-dekstre ĉe Walter-von-Cronberg-Platz. Kontinuu rekte ĝis la riverbordo (en la plej lasta parto forlasante la aŭtan straton), tiam dekstren ĝis mia domo.

Se venas RE-trajno al direkto Frankfurt Süd - Hanau - Würzburg (tre malofta), vi povas eĉ pli bone uzi tiun. Veturu al Frankfurt Süd. Plu vidu ĉe "trajne, de la suda stacio". Se vi deziras uzi la tie menciitan buson ĝis antaŭ mia domo kaj ne havas la bonŝancon kapti tian trajnon, ekzistas du metodoj:

Por aĉeti la ĝustan bileton ĉe aŭtomato premu butonon "Einzelfahrt Frankfurt". La bileto inkluzivas eventualan buson aŭ tramon kaj validas tuj (kaj nur tuj!).

flughaveno Hahn

Ekzistas busoj al Frankfurt. Ili alvenas proksime de la ĉefstacio. Plu kiel trajne, de la ĉefstacio aŭ per buso 46, kiu ekveturas de la antaŭplaco de la ĉefstacio je minutoj 00 kaj 30 (dum certaj horoj 2 minutojn pli frue). Veturu ĝis "Wasserweg". Iru iomete antaŭen ĝis strata kruciĝo. Maldekstre estas ronda griza domo, kiun vi ĉirkaŭiru. Aliflanke de la domo estas riverborda promenejo. Tie dekstre vi atingas mian hejmon.


Ho, mi eraris. Mi ne venos aviadile

al mia ĉefpago