Kiel atingi min

trajne

de la ĉefstacio plej malmultekoste kaj plej densa konekto

Iru al S-Bahn en la malsupra etaĝo, indikita per "S" sur verda fono. Uzu linion 3, 4, 5 aŭ 6 kun destino "Frankfurt Süd", "Langen" aŭ "Darmstadt" ĝis haltejo "Lokalbahnhof".

Eliru malantaŭe (direkto "Siemensstraße") kaj tiam eniru tiun Siemensstraße maldekstren. Kontinuu pli-malpli rekte ĝis la riverbordo (en la plej lasta parto forlasante la aŭtan straton), tiam dekstren ĝis mia domo.

Tiu veturo estas inkluziva ĉe trajna bileto al Frankfurto. Se via bileto estas nur por traveturo (do se vi kontinuas per la sama bileto vian veturon de la ĉefstacio kaj ne temas pri Interrail aŭ simila) aŭ se vi alvenis per longdistanca buso, necesas aĉeti bileton ĉe aŭtomato. Premu butonon "Einzelfahrt Frankfurt". La bileto validas tuj (kaj nur tuj!).

de la ĉefstacio plej komforte kaj plej facile trovebla

Uzu S-Bahn kiel supre, sed unu haltejon plu al "Frankfurt Süd" (la unua haltejo ekster tunelo). Alternative vi povas uzi regionan trajnon, kiu veturas tien rekte senhalte kaj de la ĉefa halo, sed malpli ofte (tuttage duonhora ritmo je minutoj 12 kaj 42).

Veturu per buso 45 al "Zum Brommenhof" (direkto "Deutschherrnbrücke", kiu forveturas de la antaŭplaco; la alidirekta haltejo estas ĉe la malĉefa elirejo). Ĝi haltas antaŭ mia domo. (Ĝis decembro 2006 estas de unu fina haltejo al la alia, poste veturu en direkto "Deutschherrnbrücke").

Busbileto (mallongdistanca) kostas 1,40 EUR (lunde ĝis vendrede ĝis 18h30 1,65 EUR). La trajno estas inkluziva ĉe trajna bileto al Frankfurto. Se vi ne havas tian kaj jam aĉetis bileton por S-Bahn, ĝi inkluzivas la buson.

de la suda stacio (Frankfurt Süd)

Kelkaj trajnoj haltas ne en la ĉefstacio, sed en la suda; kelkaj (precipe regionaj) en ambaŭ. De tie estas pli proksime.

Uzu S-trajnon al Lokalbahnhof (kiel supre, sed alia direkto; nur 1 haltejo) aŭ la supre menciitan buson 45.

de la flughaveno

vidu ĉe "aviadile".

se vi jam estas en la regiono

Se vi venas de Darmstadt, Friedberg, Bad Homburg, vi povas de tie uzi S-trajnon kaj veturi ĝis haltejo "Lokalbahnhof" aŭ "Frankfurt Süd". Plu kiel supre.

Se vi venas de Hanau, Mainz, Wiesbaden, Hofheim, vi povas de tie uzi S-trajnon kaj veturi ĝis haltejo "Mühlberg". Plu kiel aviadile.


Ho, mi eraris. Mi ne venos trajne

al mia ĉefpago